Excerpt: ... ankaux en pli granda nombro. Per sia sxtofo ili diferencas de cxiuj aliaj cxambroj: ili estas konstruitaj el pecetoj da ligno, kiuj estas gluitaj inter si kredeble per rezino. Amaso da tiuj densaj, neregulaj kaj malgrandaj lignaj cxambretoj, el kiuj neniu atingas la largecon de du centimetroj, estas de sia flanko fermita en komuna tera cxambro, kiu ofte estas pli granda, ol kapo de infano. La provizejoj sin trovas intermiksite kun la nutrejoj kaj prezentas cxiam terajn cxambrojn plenajn de provizoj. La provizoj ...
Read More
Excerpt: ... ankaux en pli granda nombro. Per sia sxtofo ili diferencas de cxiuj aliaj cxambroj: ili estas konstruitaj el pecetoj da ligno, kiuj estas gluitaj inter si kredeble per rezino. Amaso da tiuj densaj, neregulaj kaj malgrandaj lignaj cxambretoj, el kiuj neniu atingas la largecon de du centimetroj, estas de sia flanko fermita en komuna tera cxambro, kiu ofte estas pli granda, ol kapo de infano. La provizejoj sin trovas intermiksite kun la nutrejoj kaj prezentas cxiam terajn cxambrojn plenajn de provizoj. La provizoj konsistas el pecetoj da ligno kaj el densigitaj sukoj de kreskajxoj. Tiuj cxi provizejoj kaj nutrejoj estas apartigitaj unuj de la aliaj por malgrandaj malplenaj cxambretoj kaj pasoj, kiuj komunikigxas inter si aux iras cxirkauxe, apartigitaj unuj de la aliaj, havas de cxiuj flankoj sian dauxrajxon en la ekstera muro de la konstruo kaj atingas tie gxis du trionoj aux tri kvaronoj de la alteco. Tamen ili ne okupas la tutan malsupran parton de la monteto, sed trovas sin nur en la flankoj, kaj en la mezo sub la kupolo ili lasas liberan kampon, kiu estas tre simila je la mezospaco de malnova pregxejo; gxia tegmento sin apogas sur tri aux kvar grandaj gotaj arkajxoj, el kiuj tiu, kiu sin trovas en la mezo de la kampo, ofte havas la altecon de unu metro kaj la aliaj de cxiu flanko estas cxiam pli malataj, kiel serio da arkajxoj en perspektivo. La cxambroj, nutrejoj k. t. p. estas kovritaj de plata sentrua tegmento, por reteni la malsekecon en la okazo, se la kupolo estus difektita; kaj la libera kampo, kiu estas iom pli alta, ol la cxambro de la regxo, havas ankaux netraflueblan plankon kaj estas tiel arangxita, ke la tutan pluvon, kiu povus enpenetri, gxi forkondukas en la subterajn irojn. Tiuj cxi iroj estas tre grandaj, kelkaj havas tridek centimetrojn en la diametro, tute cilindraj, kaj servas en komenco, simile al la katakumboj de Parizo, kiel la rompejoj, el kiuj estas prenataj la materialoj konstruaj, kaj poste ili servas kiel grandaj...
Read Less
Choose your shipping method in Checkout. Costs may vary based on destination.
Seller's Description:
New. Text in Esperanto. 416 p. Language: esperanto-In Stock. 100% Money Back Guarantee. Brand New, Perfect Condition, allow 4-14 business days for standard shipping. To Alaska, Hawaii, U.S. protectorate, P.O. box, and APO/FPO addresses allow 4-28 business days for Standard shipping. No expedited shipping. All orders placed with expedited shipping will be cancelled. Over 3, 000, 000 happy customers.